Kiel kontribui?

Aperas en BA materialo speciale verkita por ĝi, sed ankaŭ altkvalitaj tekstoj jam pli frue aperintaj en la reto sed ne surpapere. Ni invitas vin proponi aŭ anonci materialon, propran aŭ aliulan (vidu malsupre niajn regulojn por formatigo de manuskriptaj tekstoj).
BA publikigas tekstojn kun beletra, literatura kvalito, respektante la eventualan diversecon de stiloj kaj lingvaĵoj, krom se temus pri evidentaj lingvaj eraroj. Kiel referencon oni uzu la plej gravajn konsultverkojn: vortaro.net (t.e. la reta PIV), PMEG.

GRAVE: Kontribuantoj zorge indiku la statuson (originalo, traduko, propono pri represo…) de siaj tekstoj (kun fontoindiko, se ne temas pri originalaĵo).

Koncerne tradukojn, bonvolu konfirmi la disponeblon de la kopirajto. Bv. ne sendi al BA kontribuaĵon (tradukaĵon) de verko de moderna aŭtoro, antaŭ ol fintrakti la kopirajt-demandon kun la posedanto. Beletra Almanako kaj Mondial ne povas pagi financan kompenson por la kopirajto de unuopaj eroj aperantaj en BA. Ni ja pretas sendi al la posedanto de la kopirajto unu / du ekzemplero(j)n de la koncerna BA-kajero.

Kontribuaĵojn oni sendu retpoŝte kiel aldonan dosieron aŭ dokumenton, en la formatoj .doc / .docx de Word, prefere unikode aŭ x-alfabete, al la BA-adreso: redaktejo@gmail.com.

Kaj nepre plenigu la sekvan formularon, antaŭ ol sendi al ni vian kontribuaĵon per retmesaĝo:


 

Eldonejoj dezirantaj aperigon de recenzoj de eldonaĵoj bv. sin turni al la sama redakteja ret-adreso (sufiĉas la sendo de nur unu ekzemplero rekte al la recenzonto, post interkonsento kun BA).

Ĉiujn demandojn koncernantajn la eldonadon kaj dissendon bv. direkti al: informo@librejo.com.


  Reguloj por formatigo de manuskriptoj

Unue, via nomo, kiel ĝi aperu en BA
Titolo (litergrando 14, lasu unu linion poste)
La teksto de la kontribuaĵo je litergrando 12.
Skribu kun unikodaj supersignoj (preferite) aŭ x-alfabete.


 

PROZO / ESEO:
Alineojn simple kreu tajpante la alinean klavon. Lasu vian tekston flui en la tekstprogramo, ne tro formatigu, krom grasa, kursiva. Evitu substrekojn.

En neniu kazo:
- kreu liberan linion inter alineoj (krom se tiu havas alian signifon ol komenci novan alineon), nek
- permane enŝovu la komencan linion de nova alineo
(La enpaĝigisto devos permane malfari ĉiujn ĉi bonintencajn sed nenecesajn formatigojn. Do – ŝparu al li iom da tempo!)

Nepre traserĉu vian tekston je duoblaj interspacetoj, kiuj ofte svarmas en tekstoj – certigu ke en ĉiu kazo estas nur unu spaceto inter vortoj.

 

Pri citiloj kaj strekoj:
Citiloj estu altaj kaj komence kaj fine de la intercitilaj vortoj: Do ne skribu „tiel ĉi" aŭ «tiel ĉi» sed "jene". NEPRE NE aldonu  spacetojn ĉirkaŭ la citata vorto.  

Se vi uzos haltostrekojn kun parenteza valoro au por komenci ĉiun frazon de dialogo, ili estu mezlongaj (–) jam en via dokumento, ne mallongaj (-) simile al divid-streketoj, kaj ne tro longaj, kiel uzataj ekz-e en Usono (—). NEPRE NE uzu la listofunkcion por krei aŭtomatajn streketojn, sed permane entajpu mezlongajn streketojn.  


 

POEZIO:
Se temas pri poemo,
nenia problemo.
Sama litergrando.

Sed ĉe poemoj vi povas iomete pli libere uzi permanajn formatigojn, por ke la enpaĝigisto vidu klare kiel la poemo aspektu sur la paĝo.


 

Post la fino, lasu du liniojn. Poste:
Notoj, glosoj ktp.

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)