Beletra Almanako 36
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)
Bildoj: Lluís Casademont Mirabent
- Mendu ĉe UEA!
- Mendu ĉe Abebooks, Alibris aŭ ĉe multaj aliaj retaj librovendoejoj, kiel Amazon, Bookdepository kaj aliaj en multaj landoj. Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo! Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!
- Foliumu ĉe Guglo en la bita (elektronika) versio (kaj aĉetu)
- Saltu al la enhavtabelo
Aĉetu BA36 rekte de Mondial per PayPal aŭ kreditkarto: Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur malsupran butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?" kaj ekklaku, por trovi la necesan kreditkartan formularon. |
|
Ekster Usono |
|
Usonanoj |
Paulo S. Viana: Ne pli ol sep
Mi jam ne eltenis. Tro multe da sufero. Mi ne sciis pri ŝi de longe. Ne pro manko de penado. Mi serĉis, pardonpetis, demandis. Ne, ŝi ne cedis. Mi ne sciis, je kio mi eraris. Ŝi diris, ke ŝi estas laca. Laca pro kio, Dio? Mi ne komprenis. Kion mi misfaris? Komence ŝi ankoraŭ klopodis klarigi. Poste ŝi eksilentis, foriĝis. Ŝi iradis hejmen, silentema, for de ĉio. Foje ŝi ŝajne murmuretis. Al si mem, al muroj. Ŝi senmoviĝis dum horoj, rigardante pensojn. Se diri la veron, ŝajne feliĉa. Ŝajnis, ke ŝi retrovis sin. Ia paco. Mia timo kreskis. Se tio plezurigas, alkutimigas ŝin! Definitive? Se ŝi ne plu revenos la mondon? Kio okazos al mi? Mi scias, ke mi estas malfacila persono. Estas turmento, kiam oni estas malfacila. Al si mem kaj al aliaj. Mi trovas malfacile silenti. Mi supozas, ke... (legu pli en BA36!)
Éva Tófalvy: La liberiĝo (el romano)
Ota Krátky ne estis favorato de la sorto. Kaj ankoraŭ malpli de la Husák reĝimo. Pri tio ĉi li ĉiutage konsciiĝis malfermante okulojn en sia ĉambro sur la kvina etaĝo de la fraŭla hejmo en la strato Pod Zvonařkou kaj ellitiĝante el la knaranta, rustumita soldata ferlito, kiu servis al li kiel kuŝloko. Lia unua penso kutime estis: hodiaŭ kio ne estas? Nome, matene aŭ akvo, aŭ elektro, aŭ ambaŭ ne estis. Tro multaj volas samtempe lavi sin, jen la problemo, diris la domzorgato, ne mirinde, ke la akvo rapide elĉerpiĝas! Alifoje li respondecigis la nesufiĉan akvopremon, pro kio la altajn etaĝojn ne atingas sufiĉe da akvo. Pro la elektrokurentaj paŭzoj laŭ li kulpas la troŝarĝita reto, kiam cent dudek viroj volas samtempe sin razi aŭ kuiri kafon. Do, ĉiu skoldu sin mem pro la absurda pretendo, ke matene volas laviĝi kaj havu konsciencriproĉon pro la nefarita razado kaj kafo! Tiel pensas tiuj ĉi, la potenchavantoj, por ke la kolero ne direktiĝu al la disfalinta socialisma sistemo, indigniĝis Ota.
... (legu pli en BA36!)
Trevor Steele: La sangoruĝa flago (fragmento)
Brisbano, ĉefurbo de la aŭstralia ŝtato Kvinslando, fruaŭtune 1919. Ankoraŭ la torporo de humida somero regas. Ĝenerale la brisbananoj akceptas, eĉ iom fieras, ke ilia loĝloko estas trankvila, pacema, eble eĉ iomete enuiga mezgranda provinca urbo. La malvigla rivero meandre tranĉas la urbon en du duonojn, kaj nur unu ponto ligas nordon kaj sudon. Ofte moskitoj zume kolizias kun maŝaroj, kiuj protektas la surstilzajn domojn. La malpli riĉaj civitanoj ne havas tiujn famajn stilzojn kopiitajn de domoj sur pacifikaj insuloj. La pli riĉaj volonte dormetas en subdoma hamako dum la frua posttagmezo, forgesinte la sovaĝajn tumultojn kontraŭ ĉinoj de la 1880-aj jaroj, la manifestaciojn kontraŭ la sudafrika milito en 1900, kaj plej freŝdate la masivan ĝeneralan strikon de 1912 kaj la violentan kontraŭagadon de la ŝtatorganoj.
Sed 1912 apartenis al tiu antaŭmilita mondo, tiu preskaŭ forgesita epoko.... (legu pli en BA36!)
Amir Naor: Laŭdo
Jam la nomo, kiun liaj gepatroj donis al li, kvazaŭ antaŭvidis la estontecon. Nekutima nomo, fremda al la mondo. Estante etulo li jam korektis flustre la vartistinon kaj la aliajn infanojn. Frakasita, lia voĉo apenaŭ aŭdeblis. “Ni ne aŭdas vin, parolu laŭte,” ili ĉiuj diris al li. Kaj li korektis ilin mallaŭte – “Laŭdo, ne Ludo”.
Li ne havis amikojn. Kiu interesiĝus pri soleca infano, kiu ne kuraĝas salti de la ŝtuparo de kie tio estas malpermesita, kaj ne partoprenas je ĵetado de ŝtonetoj al la preterpasantoj en la strato sube. Infano kiu restas ene, skribaĉante sola, kiam ĉiuj infanoj ludas kune en la korto. Infano kiu ĉiufoje kiam oni ludas muzikajn seĝojn restas la lasta sen seĝo kaj eĉ ne komprenas kio okazis. La vartistino, demandita pri li post jaroj, memoris nenion. Sed tio ne malhelpis ŝin rakonti pri li senĉese.... (legu pli en BA36!)
Enhavo
Prezento (Probal Daŝgupto)
Originala prozo
- Paulo S. Viana: Ne pli ol sep
- Éva Tófalvy: La liberiĝo (Parto de la romano)
- Trevor Steele: La sangoruĝa flago (fragmento)
- Amir Naor: Laŭdo
Originala poezio
- Nicolino Rossi: du poemoj (Dumtaga Luno; Kanto al Italio mortonta)
- Miguel Fernández: Tri poemoj (Hispana historia memoro de antaŭ pli ol kvindek jaroj; Historia memoro pri antaŭkvinjaraĵo; Klimatŝanĝo. Alispeca pluvo)
Tradukita prozo
- Varlam Ŝalamov: Esperanto (trad. Mikaelo Povorin, red. Viktoro Aroloviĉ)
- Heinrich Böll: Migranta politika dentisto (trad. Trevor Steele)
- Wolfgang Borchert: La hundofloro (trad. Frank Lappe)
- Achille Campanile: Du rakontoj el: Konversacia manlibro (trad. Giulio Cappa)
Tradukita teatro
- Achille Campanile: El: Fulmorapidaj tragedioj (trad. Giulio Cappa)
Tradukita poezio
- Ion Caraion / Elena Diaconu: Du gepoetoj de la rumana milita generacio (Ion Caraion: La kvartalo en la foto / Elena Diaconu: Roboto; trad. Ionel Oneț)
- Harry Martinson: Li Kan parolas sub la arbo (trad. Gunnar Gällmo)
- Anonima: Divenludoj el la makaa kreola lingvo (trad. Suso Moinhos)
Artikoloj kaj eseoj
- Carlo Minnaja: Kvindek jaroj da amikeco kaj kunlaboro en kulturo
- Santiago Alba Rico: Enkonduko al Palestina estrangulada
- Hiroshi Nagata: Pri kio Helen Keller eksciis okaze de la revelacio?
Recenzoj
- Nicolino Rossi pri Gutoj da klorofilo. Poemoj (de Tiberio Madonna)
- Probal Daŝgupto pri La homa lingvo/ Human Language (de William E. Collinson)
Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)