BA37

Beletra Almanako 37

BA37 - ISBN: 9781595694003
164 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)
Bildoj: Carlos Dias

  • Mendu ĉe UEA aŭ via landa libroservo!
  • Mendu ĉe Abebooks, Alibris aŭ ĉe multaj aliaj retaj librovendoejoj, kiel Amazon, Bookdepository kaj aliaj en multaj landoj. Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo! Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!
  • Foliumu ĉe Guglo en la bita (elektronika) versio (kaj aĉetu)
  • Saltu al la enhavtabelo

 

Aĉetu BA37 rekte de Mondial per PayPal aŭ kreditkarto:

Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur malsupran butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?" kaj ekklaku, por trovi la necesan kreditkartan formularon.


Ekster Usono


Usonanoj

 

 

Sten Johansson: Amanda

La entombigo de mia patro estis malgaja evento. Kulpis pri tio ĉefe liaj parencoj, kiuj tre malestime ignoris la vidvinon. Miaflanke mi tute ne komprenis tion, ĉar al mi ŝi male tre plaĉis.
Mia rakonto tamen ne komenciĝu per tiu trista ceremonio. Vere mi ne scias, kiel komenci. Eble per la morto de mia patrino, kvankam tiun mi tute ne povas memori, ĉar tiam mi estis apenaŭ trijara. Sed laŭ tio, kion oni longe poste klarigis al mi, ŝi forpasis naskante al mi etan fraton, kiu tamen same ne travivis. Naski kaj naskiĝi evidente estas danĝeraj agoj, tamen malfacile eviteblaj.
Tiel longe, kiel mi memoras, prizorgis min servistinoj. Supozeble mia patro ĉiam estis bonhava; tamen li estis avara kaj plej ofte dungis nur unu, kiu devis sola kuiri nian manĝon, purigi nian vastan domon kaj krome varti min. El tio rezultis ke oni nek tre dorlotis, nek tro zorge gardis min, kio sendube estis plejparte bonaj aferoj. Malgraŭ tio mi ofte estis iom timema, ĉu pro la manko de amanta patrino, ĉu ĉar tiuj servistinoj ŝatis timigi min per fabeloj pri gnomoj, sorĉistoj kaj kamenpurigistoj, kiuj senescepte flegis la kutimon kapti infanojn por poste diversmaniere turmenti ilin.
Mia timemo estis plej granda nokte... (legu pli en BA37!)

 

Mikaelo Bronŝtejn: Nordo. Amo

Mia konato Ivan Skripnik havas la profesion de mineja elektristo. Kiam mi alvenis por labori en tiu norda karbominejo, Ivan – blondhara tridekkvinjarulo kun senriproĉa staturo – jam havis trijaran sperton de subtera laboro. Tial mi dekomence miris, ke estas ia ruzeta infana simpleco en liaj malgrandaj blugrizaj okuloj.
Tamen, efektive li estis simpla kaj ŝatis simplajn solvojn por ĉiu ajn problemo. Se ia paneo estis okazinta en subtera elektra aparataro dum lia vespera aŭ nokta deĵorado, Ivan sen hasto descendis en la minon kaj provis likvidi la paneon per simpla solvo: per ŝanĝo de protektiloj al pli potencaj aŭ per eligo de paneinta aparato el la ĝenerala cirkvito. Foje tio efikis; se ne – telefone Ivan postulis helpon de iu pli pensema fakulo. Ĉe la malfeliĉo esti lia senpera estro, mi tre baldaŭ konvinkiĝis, ke admonoj, riproĉoj, eĉ monpunoj neniom efikis sur lian konduton. Dum vica draŝado pro pli ol unuhora malfunkcio de iu mino, Ivan paŭtis, gapis al mi, elmontrante plenan mankon de sia kulpo pri la afero, poste sinpravige petis “kamaradon inĝeniero” konsideri, ke pli funda interveno de “modesta cerbo en gravan teknikon” kaŭzus pli grandan damaĝon, ol se oni atendu fortan fakulon.
Malgraŭ tiu simplo aŭ ruzo, kiu flankigis lin kiel fakulon al la dua­gradaj, Ivan ŝajnis estimata de la mineja estraro, ĉar... (legu pli en BA37!)

 

Apulejo: Metamorfozoj (aŭ: La ora azeno) – Tradukis Nicola Ruggiero

Fine, mi rapide konsumis la magran vespermanĝeton de Milono kaj, pre­tekste ke mi havis fortan kapdoloron kaǔzitan de tioma plorado, facile mi ekhavis permeson por enlitiĝi. Mi ĵetis min en mian liton rememorante malgaje pri la unuopaj okazintaĵoj, ĝis finfine mia Fotisa, kiu enlitigis sian mastrinon, alvenis, kvankam ŝi aspektis alie ol kutime: ŝia mieno ne estis feliĉa, nek ŝia parolo petola, sed ŝi montris grimacojn kaj pro­fundajn faltojn ĉe la frunto. Heziteme kaj timeme, fine ŝi elbuŝigis: “Mi kaj nur mi, mi konfesas, estas la kaǔzo de via hodiaǔa misokazintaĵo” kaj, dirinte tion, ŝi prenis el la vestofaldo ledrimenon, donis ĝin al mi kaj diris: “Prenu, mi petas, kaj venĝu vin kontraǔ la perfidaĵoj de ĉi virino, aǔ eĉ pli bone, elektu ajnan punon eĉ pli severan. Tamen, mi petas, ne kredu ke propravole mi angorigis vin. La dioj ne permesu, ke pro mi vi suferu eĉ etan zorgon. Mi pretas oferi mian sangon por forigi de via kapo ajnan malfeliĉon. Sed tio kion oni ordonis al mi fari, kaj por tute alia celo, por mia malbonŝanco, damaĝis vin.”... (legu pli en BA37!)

 

Ulrich Lins: Kion Edmond Privat lernis en Usono

Al esperantistoj ne necesas instrui pri Edmond Privat (1889-1962). Multaj ekpaŝis sur la ŝtupojn al plena posedo per la facillingva romano Karlo (1909) kaj atingis pli altan gradon legante la klasikan biografion Vivo de Zamenhof (1920). Ĉi tiuj du estas eble liaj plej famaj verkoj. Multe legata estis ankaŭ la esekolekto Aventuroj de pioniro, bazita sur prelegoj, kiujn Privat verkis por Svisa Radio Internacia. La kolekto aperis en 1963 ĉe la eldonejo Stafeto de Juan Régulo Pérez; Privat mortis dum liaj prelegoj estis finpretigataj por publikigo. La volumeto delonge elĉerpiĝis. En 2001 aperis irana represo, sed ankaŭ ĝi nun ne plu haveblas.
Tial la legantoj de Irana Esperantisto kun plezuro rimarkis, ke tiu gazeto en aŭtuno 2017 (n-ro 23) komencis serie reaperigi (kun persa traduko) la eseojn de Privat, kiujn d-ro M. H. Saheb-Zamani pli frue no­mis unu el la modeloj por la kvalita evoluo de Esperanto. Pro diversaj kialoj precipe unu eseo aktuale re-altiris mian atenton (“Tra Usono”, represita en Irana Esperantisto, n-ro 26, somero 2018). Ĝi entenas me­mo­rojn pri vojaĝo al Usono en 1907/08... (legu pli en BA37!)

 

Edmond Privat: Tra Usono

Mia vizito al prezidanto Teodoro Roosevelt en 1907 kaŭzis la usonan gazetaron iom paroli pri mondlingvo kaj niaj kongresoj, kiuj pruvis la eblecon interkompreniĝi per la zamenhofa lingvo, tiam dudekjara, du jarojn pli aĝa ol mi mem. Juneco ne impresis malfavore en Usono. Kontraŭe, ĝi allogis la publikon al paroladoj kaj mi vojaĝadis tra la nordamerikaj ŝtatoj de la vintro ĝis la somero, foje haltante du semajnojn en loko por fari kursojn.
La senato de la ŝtato Ohio eĉ diskutis leĝon por permesi la instruadon de la lingvo en publikaj lernejoj kaj invitis min klarigi la aferon en sia kunsido... (legu pli en BA37!)

 

Probal Daŝgupto: Antaŭparolo al La polusoj preĝas: la ekvatoro respondas

Ni ofte devas prezenti nian beletron antaŭ la ĝenerala publiko; sed kutime ni tion faras nur post longa batalo establi la ĉeeston de la lingvo mem en la koncerna lando. En iuj landoj, ekzemple Barato, verdaj semantoj devas trakti kun publiko apenaŭ informita eĉ pri la lingvo Esperanto kaj tute senscia pri originala beletra verkado en ĝi. Ne eblas tie senfine liveradi nurlingvajn aperitivojn kaj prokrasti la momenton lanĉi la informadon pri la beletro. Kiel do oni alparolu tian publikon kiam oni fine aŭdacas eksuplementi la prilingvan konsciigon per pribeletra? Tre diverse respondos tiun demandon malsamaj aŭdacantoj. Mi esperas ke ĉi-rilate interesos iujn el vi jena enkonduko al mia bengallingva esearo... (legu pli en BA37!)

 

Signild Franzén: Taglibro de kampara knabino

Ĵaŭde la 16an de julio 1942.
Mi estis en esperanto-kunveno en Stensö. Ni ja intencis esti ekstere en la tereno sed pro la hieraŭa pluvo kaj la multnombraj kuloj ni decidis esti ĉe la familio Johansson, kiuj antaŭe permesis nin esti tie se estus pluva vetero. Mi devis interpreti Månsson, kiu rakontis pri iu el siaj strangaj aventuroj dum sia junaĝo en Blekinge. Ankaŭ tie estis esperantisto de Halmstad, Alf Djuplin, kiu ĵus venis al Kalmar, li estas laboronta en la aviadejo. Li rakontis pri travivaĵo en la Ålanda insularo. – La venonta kunveno okazos en la fino de aŭg. en la kolonidometo de Siri Alin. Tiam estos plenluno, kaj kiel ni esperu, bona vetero. Niĉjo ricevis karton de Tore kun salutoj al la klubo. Sed mi ne ankoraŭ ricevis ian leteron de li. [...] Jes, mi ja vidos. Li ja promesis skribi, kaj tion li certe faros... (legu pli en BA37!)

 

Gerrit Berveling: La fino de la latina periodo

Depost la epoko de Imperiestro Aŭgusto, kiu la unua entreprenis vast­skalan kaj celkonscian kulturpolitikon por subteni la militistajn venkojn, la Latinaj poezio kaj prozo memstariĝis el sub la ĝistiama superregado Helena. La nura mencio de kelkaj nomoj sufiĉe indikas, kion mi celas: Vergilio, Livio, Horacio, se nur mencii la plej gravajn. La Latina definitive estis fariĝinta kulturlingvo ege grava kaj estont-graveda.
En la sekvaj jarcentoj plu evoluis la Latinlingva kulturo, disvastiĝis, konkeris la teritorion kaj certagrade la korojn de Okcident-Eŭropo, ja eĉ certasence la tutan mondon, almenaŭ kiom oni ĝin konis tiuepoke.
Dum la Mezepoko, la Latina literatura lingvo plu evoluis, antaŭanon­c­ite de tekstoj en la t.n. Vulgarlatina jam depost la regado de Nerono (Satirikono de Petronio konservis plurajn impresajn erojn, sed ne la plej fruajn); kaj dum tiu pluevoluo, kiu kompreneble okazis ne rektlinie, sed ja konis siajn regione gravajn variantojn, prononco, sintakso kaj morfologio plurrilate funde ŝanĝiĝis... (legu pli en BA37!)

 

Miguel Fernández: La hispana romancaro

Se paroli pri antonomazie hispanaj poeziaj ĝenroj, la romanco certe ĉiujn superas. Temas pri epika aŭ epika-lirika strofo kun sendifina nombro da versoj, kiuj estis kantataj aŭ deklamataj kun muzik-akompano.
Laŭ la eminenta hispana filologo kaj historiisto Ramón Menéndez Pidal (1869-1968), striktasence, la romanco konsistas en “serio da deksessilabaj versoj kun unurima asonanco”. Tiu simpla difino sendube surprizas kaj hispan- kaj ali-lingvanojn. Ni klarigu, unue, la eble plej frapan aferon por ĉi lastaj, la ŝajnan oksimoron unurima asonanco.
Por ni hispanoj, inter du aŭ pluraj vortoj povas ekzisti du tipoj de rimo, depende de tio, ĉu ili havas samajn akcentajn kaj postakcentajn vokalojn kaj konsonantojn aŭ nur samajn akcentajn kaj postakcentajn vokalojn. La unua tipo, kiu en la hispana nomatas rima consonante, estas, kiel la leganto sendube rimarkis, ne pli kaj ne malpli ol tio, kion en Esperanto ni konas kiel rimo; analoge, la dua tipo, kiu hispane nomatas rima asonante (asonanca rimo aŭ vokalrimo), estas ne pli kaj ne malpli ol tio, kion en Esperanto ni konas kiel asonanco, nome ne rimo sed “kvazaŭrimo”, laŭ NPIV... (legu pli en BA37!)


Enhavo

Prezento (Jesper Lykke Jacobsen)

Nekrologo

  • Júlia Sigmond, Sen Rodin
  • Júlia Sigmond: Ankoraŭ; Dialogo
  • Sen Rodin: El “Arbo”

Originala prozo

  • Sten Johansson: Amanda
  • Mikaelo Bronŝtejn: Nordo. Amo

Originala poezio

  • Dimitrije Diso Janičić: Du poemoj (Sur la bordo de Danubo; Kvankam)
  • Probal Dasgupta kaj Mauro Nervi: Korespondo pri la poemaro Havenoj de Mauro Nervi
    • Mauro Nervi: El Havenoj (La nokto; En mansardo; Fumo; Ringo forruliĝis; Turingio 1982; stockholm; Kanto de Jago; En stacidomo; Tristan; Kairo)

Tradukita prozo

  • Apulejo: Metamorfozoj (aŭ: La ora azeno) (trad. Nicola Ruggiero)

Tradukita poezio

  • Miĥail Lermontov: Demono mia (trad. Evgenij Georgiev)
  • Rainer Maria Rilke: La Sonetoj al Orfeo (specimene) (trad. Mark Fettes)

Artikoloj kaj eseoj

  • Ulrich Lins: Kion Edmond Privat lernis en Usono
    • Edmond Privat: Tra Usono (Ĉapitro el Aventuroj de pioniro)
  • Probal Daŝgupto: Antaŭparolo al La polusoj preĝas: la ekvatoro respondas
  • Signild Franzén: Taglibro de kampara knabino
  • Gerrit Berveling: La fino de la latina periodo
  • Miguel Fernández: La hispana romancaro

Recenzoj

  • Jorge Camacho pri Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo (de Probal Dasgupta)
  • Mikaelo Bronŝtejn pri Marina (de Sten Johansson)
  • Sten Johansson pri Aspiroj. Kroniko de neanoncita murdo (de Lode Van de Velde)

Rubriko sen nomo

  • Jorge Camacho: Virusaj versoj
  • Robindronath Tagor: Tempo kriza (trad. Probal Daŝgupto)

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)