Beletra Almanako 38
BA38 - ISBN: 9781595694089
162 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)
Bildoj: Anina Stecay
- Mendu ĉe UEA aŭ via landa libroservo!
- Mendu ĉe Abebooks, Alibris aŭ ĉe multaj aliaj retaj librovendoejoj, kiel Amazon, Bookdepository kaj aliaj en multaj landoj.
- Mendu ĉe Mondial (vidu malsupre).
- Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo!
- Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!
- Foliumu ĉe Guglo en la bita (elektronika) versio kaj aĉetu
- Saltu al la enhavtabelo
Aĉetu BA38 rekte de Mondial per PayPal aŭ kreditkarto: Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur malsupran butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?" kaj ekklaku, por trovi la necesan kreditkartan formularon. |
|
Ekster Usono |
|
Usonanoj |
Sten Johansson: Entombigo
La ĉambro ne plaĉas al mi. Ĝi estas malbela kaj malalloga. Personoj kiuj laboras en oficejo ja devus aranĝi ĝin iomete agrable. Jen malbelaj bretoj, certe el lignera tabulo kun ia plakfolio. Dosierujoj kun plasta spino. Se necesas havi amason da dosierujoj, kial ne elekti tiajn kun ŝtoftegita spino? Ili estas pli agrablaj por la mano. Ĉi tie mi ne sentas min bone, kiam mi rigardas ĉirkaŭ mi. Mi sentas min malbonvena.
Kaj mi ne komprenas, kial li plu gurdas pri la kunikloj. Ili estas miaj kunikloj; ĉu mi ne rajtas fari kion mi volas pri ili? Kiel tio koncernas iun alian?
“Bone do, Valdemar. Ni rekomencu. Vi diras ke tiu knabino, Linda, venis proprainiciate en vian ĝardenon. Kiel ŝi venis tien?”
“Ŝi staris sur la najbara parcelo, kie ŝi loĝas. Kaj ŝi volis rigardi la kuniklojn, do mi levis ŝin de trans la barilo.”
“Vi levis ŝin. Kial ŝi ne eniris proprapiede?”
“Pro la barilo. Ŝi surhavis tre belan pantalonon, rozkoloran kun iaj blankaj figuroj. Mi ne volis ke aperu makuloj sur ĝi.”
“Kiaj makuloj?”
“De la barilo, kompreneble. Rusto kaj malpuraĵo. Ĝi estas malnova, tiu barilo. El antaŭ mia tempo.”
“Kio poste okazis?”
“Poste ni iris al la kaĝoj. Mi eligis idon, por ke ŝi tenu ĝin. Ili estas ege dolĉaj, kiam malgrandaj. Molaj kaj sentemaj. Ŝi tre ĝuis karesi kaj kisi ĝin.”
... (legu pli en BA38!)
Laure Patas d’Illiers: La respondo estas ne, ĉu?
Kio haveblas en ono de sekundo? Certeco. Tiun vizaĝon, ekvidatan meze de aliaj, kiam la homplenplena metrovagonaro min preterpasas enironte la tunelon, mi tuj rekonas.
Ĉu eblas forgesi la vizaĝon de la patro de sia infano? La respondo estas ne, ĉu?
Nu, diras vi, tiun vizaĝon dum du jaroj vi ne plu vidis. Eĉ tiam, dum nurnura semajnfino vi ĝin vidis. Kiel certi ne erari? Vi dubeme balancas la kapon.
Tamen mi ja certas, ke la metroa vizaĝo estas tiu de Luka. Luka Luzinjan, de ĉiuj nomita Lulu.
Ĉio komenciĝis antaŭ du jaroj. Fakte, ne. Mi komencu la rakonton unu jaron antaŭe, kiam de du flavbekuloj kreiĝis KrudeManĝi.com: liverado de freŝaj legomoj kaj fruktoj de ekologia agrikulturo, laŭ abono, per telefonapo. Tipa ekfirmao, tiel nomate disrompe noviga. Ĉe ni en la Kompanio, ni ridegis pri tiuj du buboj, kiuj provis entrudi sin en teritorion de longe nian. Malpli ridis ni, kiam nia merkata parto fandiĝis monaton post monato. KrudeManĝi.com estis voranta nin.
La direktoro panikiĝis. Kion faras panikiĝanta direktoro? Vi konas la respondon tiel bone kiel mi: li vokas konsultistojn... (legu pli en BA38!)
Probal Daŝgupto: La frikta vojo
“Estis iam infano nomata Frikto”, li ekrakontis al sia trijara filo Birbal. “Liaj gepatroj nomiĝis Fridujo kaj Kakto.”
Birbal estus devinta demandi pri la gepatroj: kiu do estis la patro kaj kiu la patrino. Sed li ne interrompis la rakonton. Tial vi neniam scios la respondon al tiu neformulita demando. Estas kiel en la kvantuma fiziko. Faktoj tiutipaj ne kapablas fakti sendepende de la observa evento. Neniu ja ĝustatempe perdemandis specifon de tiu gepatra paro. Tial ĝi eterne restos rigore sendetermina.
Li daŭrigis la rakontadon: “Frikto devis kune kun la gepatroj alterne loĝi jen en la malvarmega Fridlando, jen en la varmega Kaktovalo. Post monatoj da kunesto kun la familianoj de Fridujo, finfine Frikto komencis diri al si, ‘Hu, estas tiom malvarmege nun en Fridvalo!’ Sed li tuj vidis ke oni jam pakas la valizojn kaj pretiĝas por revojaĝi al Kaktovalo.
“Kompreneble en Kaktovalo ili pasigis kun la parencoj de Kakto treege agrablajn monatojn. Tamen, Birbal, se vi faros la samajn aferojn monaton post monato post monato, nenio restos agrabla. Post kelkaj monatoj en Kaktovalo, Frikto komencis senti la lokon tro varmega. Ĝuste en tiu momento ankaŭ Fridujo kaj Kakto diris inter si ke jam sufiĉe longe oni ŝvitis, jam temp’ está por denove moviĝi al la komforta malvarmo de Fridlando.
“Tiamaniere ili vojaĝadis tien kaj reen inter la du landoj... (legu pli en BA38!)
Santiago L. Moreno: Sunplena apokalipsa mateno (trad. Jorge Camacho)
La vekhorloĝo avertas min iom pli malfrue ol en normala labortago. Dum tiuj ĉi semajnoj, la manko de trafiko permesis al mi prokrasti la alarmon je dek kvin minutoj kaj tiel plilongigi iom la dormon. Mi leviĝas kaj faras la ĉiutagan rutinon de sinlavo kaj matenmanĝo sen ŝanĝi eĉ unu detalon. Dum mi prenas kafon kun ringobenjeto mi legas aptelefone la interretajn novaĵojn, unue en ĵurnaloj kaj poste en Twitter. Mi relegas la unuajn konscie pri iliaj respektivaj ideologiaj ŝuldoj. La duan fonton de informoj mi esploras unue surmetinte la mensan ŝirmomasketon.
Twitter, en ĉi tiuj krizotagoj, montriĝas pli sterkeja ol iam ajn. Malgraŭ la karapaco per kiu mi protektis min jaron post jaro, iuj komentoj kaj sintenoj plu afekcias min. Mi kutimas limigi mian legadon al pepoj kun datenoj kaj opinioj surbaze de kontrasto de aŭtoritatoj, tamen scivolo foje trenas min al nocaj lokoj tra la kreskantaj fluejoj de politika rankoro kaj fiintencaj moralaj forĵetaĵoj. Mi, unu plia civitano, supozas ke tiu ĉi intelekta misfarto infektas, kiel la viruso mem, nin ĉiujn... (legu pli en BA38!)
Mayte Blasco: Tri rakontoj (trad. Jorge Camacho)
Mi forestas nur ok aŭ naŭ minutojn, la tempo bezonata por iri suben kaj reveni supren la sep etaĝojn de la bildingo je meza rapido. Mi descendas kun la manoj enpoŝe por ne tuŝi la balustradon. En la placeto de la sesa etaĝo odoras je stufaĵo el viando kun legomoj, aŭ io simila. En tiu de la kvina, ĉiuj najbaroj lasis ekstere siajn ŝuojn, plejparte sportajn. Hieraŭ nur tiu de la loĝejo 5A tenis ekstere siajn sportŝuojn; ŝajnas ke timo kaj ĉi ties praktikoj disvastiĝas eksterkutime rapide. Mi antaŭeniras ĝis la kvara etaĝo pensante ke eble ni devus fari la samon. Venante al la tria, mi jam forŝovis la ideon; sufiĉan dozon da paranojo mi jam havas enkape. La dunaskitoj de la dua etaĝo krias, interbatas, frenezigas sian patrinon trans la prizonaj muroj. En la unua aŭdeblas muziko, iu pop-roka bando kiun mi ne sukcesas identigi. Mi venas al la ter-etaĝo kaj kontrolas la leterkeston. Nenio. Eĉ ne la banko memoris pri ni... (legu pli en BA38!)
Lukiano: Ikaromenipo aŭ la Supernubulo (trad. Gerrit Berveling)
Menipo Ĉu ne estis trimil stadioj de la tero al la luno, nia unua etapo? – kaj de tie ĝis la Suno supren ĉirkaŭ kvincent parasangoj; kaj de la Suno al la Ĉielo mem kaj la akropolo de Zeŭso ankaŭ fariĝus plia supreniro unutaga de facilmova aglo.
Amiko Je la nomo de la Karisoj, ho Menipo, kial vi studas astronomion kaj restas senmova mezurante? Longan tempon mi sekvis vin kaj aŭdis viajn eksterlandajn paroladojn pri sunoj kaj lunoj, kaj eĉ pri tiuj eksterlandaj esprimoj kiel stadioj kaj parasangoj.
Menipo Ne surpriziĝu, amiko mia, se mia parolado al vi sonas meteora kaj eĉ enaera; mi nur estas kalkulanta kiom longa entute estis mia ĵusa vojaĝo.
Amiko Do vi agis kiel la Fenicoj, bravulo, kaj lernis vian vojon laŭ la steloj?
Menipo Ne, je Zeŭso, sed mian vojaĝon mi faris rekte inter la astroj mem.
Amiko Je Heraklo! Longa sonĝo estas, pri kiu vi parolas, se vi mem, senrimarke, dormis dum pluraj parasangoj.
Menipo Sonĝo, ho ulo! Ĉu vi pensas, ke sonĝon mi rakontas? Mi ĵus revenis de Zeŭso.
Amiko Kion vi diras? Menipo ĉi falinta el la ĉielo, ĉu nun ĉeestas el la ĉielo?
Menipo Jes, tie ĉi mi nun estas ĉe vi, mi rekte venas de la granda Patro Zeŭso mem, kaj mirindaĵojn mi spektis kaj aŭdis. Se vi ne kredas min, mi estas ĝojega ĉar mi havas pli ol normale bonŝancon.
Amiko Kaj kiel, mia Dia Menipo, mia Olimpa Menipo, – ho kiel mortideva terulo kiu mi estas, kiel mi nun pridubu supernubulon – efektive, por uzi esprimon de Homero, filon de la ĉielo? Sed rakontu al mi, mi petas, kiel vi supren veturis, kaj kie tiel longan ŝtupetaron vi trovis?... (legu pli en BA38!)
Ulrich Lins: Izrael Lejzerowicz: radikala esperantisto
Izrael Lejzerowicz naskiĝis, evidente kiel judo, la 4-an de junio 1901 en Lodzo, en parto de Pollando, kiu estis tiutempe regata de Rusio. En tiu urbo vivis, simile al pluraj aliaj polaj urboj, granda nombro da judoj. Ĝi havis en septembro 1939, tuj antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito, entute 700.000 loĝantojn, el kiuj 233.000, do ĉirkaŭ triono, estis judoj. Sed ĝi estis diferenca de ekzemple Bjalistoko, la fama devenloko de Zamenhof. Lodzo, situanta multe pli okcidente, estis prospera industria urbo, la centro de la pola teksindustrio. Lejzerowicz versis pri ĝi jene:
Nigra urbo fumkovrita vomas ŝviton de gefiloj,
Al ĉielo portas ĝemojn de malsato kaj malfort’ –
[…]
... (legu pli en BA38!)
Usui Hiroyuki: Kelkaj temoj en la poezio de William Auld: Postmorta mondo, Dio/Satano kaj drinkado
Tiu ĉi verkaĵo eble ne estas eseo en la okcidenta senco, ĉar temas pri surpaperigita babilado, kies temo ŝvebas de temo al temo: de postmorta mondo al Dio kaj Satano – komprenebla eble ĝis ĉi tie – sed poste eĉ al drinkado. En la japana literaturo tia tem-ŝveba, senstruktura, senvertebra afero estas nomata “eseo”, kies preskaŭ poezian ambiguecon japanoj sukcesas kapti sed alilandanoj, precipe logik-obseditaj okcidentanoj, ne povas kompreni kaj sentas, ke temas nur pri malbone verkitaj duarangaĵoj. Oni povus diri, ke en tiuj, cetere prozaj, verkaĵoj ne regas tema ligiteco logika sed nur hajka. En Esperanto eble mi devas nomi ĉi tiun artikolon “eseesko”, kaj ne vera “eseo”.
Jen mi jam tro frue prezentis kaŝitan ĉeftemon, kiu ekster mia komenca intenco dum la reverkado de tiu ĉi origine prelega teksto fariĝis grava kaj finfine okupis la postan duonon de tiu ĉi artikolo, t.e. interkulturaj diferencoj. La origina ĉeftemo estis kelkaj ecoj de kelkaj poemoj de William Auld, pri kiuj mi havis okazon paroli dum la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko, en julio 2013.... (legu pli en BA38!)
Miguel Fernández: Semo de matenruĝoj
Kiel Prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA, ĉiujare mi devas verki raporton pri la karakterizaĵoj de la koncerna rikolto. Tian raporton, kune kun detala prezento de la priaj BK-rezultoj en ĉiu branĉo kaj subbranĉo, kaj kun la tekstoj de la verkoj tiujare premiitaj, Mondial publikigas libroforme sub la titolo Belarta rikolto. En mia tiuspeca raporto responda al la jaro 2019, mi esprimis jenajn konsiderojn:
“Grupa literatura agado, en ĉiuj siaj eblaj aspektoj, pasiigas min. Kiel E-verkisto mi konfesas, ke la grupaneco, kiun mi komencis ĝui komence de la 1990aj jaroj kaj iel pluĝuas ĉi-epoke, eksterordinare potencigis mian kreivon. Sen la ekzisto de la grupo, kiun ni epitetis ibera kaj poste fariĝis konata kiel Ibera Skolo, mi ne produktintus eĉ la duonon de ĉio, kion ĝis nun mi verkis... (legu pli en BA38!)
Armando Silles McLaney: Kredu min, fratoj, kuras la famo, ke... (trad. Miguel Fernández)
Al poezi-legantoj, kiuj, malfeliĉe, misfortune, nevolonte aŭ ne tre konscie pri tio universale homa; se pli konkretigi, al ni poezi-legantoj, kiuj ne parolas, kaj des malpli legas, Esperante, tre malfacilis konatiĝi kun la verkaro de eksterordinara poeto internacie renoma en la kadro de tiu universala lingvo.
La libro, kiun hodiaŭ ni havas enmane, konstituas la volon ripari tian arbitron. Okazas, ke, post petado fare de amikoj, kolegoj kaj familianoj, Miguel Fernández cedis al la bedaŭrindaĵo, ke Esperanto estas lingvo malmulte konata de la vasta publiko, dum lia poezio vekas la intereson de kiuj konas ĉi homon tiel homecan. Iu kiel li, tiel energie pasia kaj tiel malavare sentema, altiras la bezonon aŭskulti lian vorton. Kaj lia vorto estas poezio... (legu pli en BA38!)
Enhavo
Prezento (Nicola Ruggiero)
Nekrologo
- Victor Sadler
Ulrich Lins: Homo konsterne talenta
Probal Daŝgupto: Nekrologa letero - Hu Guozhu
Nekrologo
Hu Guozhu: Blanka ardeo; Aŭskultante la liutludon de Jun, la bonzo el Shu
Originala prozo
- Sten Johansson: Entombigo
- Laure Patas d’Illiers: La respondo estas ne, ĉu?
- Probal Daŝgupto: La frikta vojo
Tradukita prozo
- Santiago L. Moreno: Sunplena apokalipsa mateno (trad. Jorge Camacho)
- Mayte Blasco: Tri rakontoj (Cent dudek ŝtupoj; Homa korioida gonadotropino; Ritaroj kontraŭ sendormecon; trad. Jorge Camacho)
- Lukiano: Ikaromenipo aŭ la Supernubulo (trad. Gerrit Berveling)
Tradukita poezio
- Miguel Fernández: Plia portugala poeto en BA (enkonduko)
- Fernando Namora: Amiko-kanto; Poemo pri la utopio; Ĉiama balado; Intimeco; Nokto; Profetaĵo (trad. Miguel Fernández)
- Jericho Brown: Naŭ poemoj (Suka vivo; Leono; Koloseo; Romanoj 12:1; Plia elegio; Ganimedo; La tradicio; Pafoceloj; Trojano; trad. Suso Moinhos)
Artikoloj kaj eseoj
- Ulrich Lins: Izrael Lejzerowicz: radikala esperantisto
- Usui Hiroyuki: Kelkaj temoj en la poezio de William Auld: Postmorta mondo, Dio/Satano kaj drinkado
- Miguel Fernández: Semo de matenruĝoj
- Armando Silles McLaney: Kredu min, fratoj, kuras la famo, ke...
(trad. Miguel Fernández)
Recenzoj
- Jindřich Košťálek pri For la batalilojn! (de Bertha von Suttner; trad. A. Caumont) kaj Sen laco por paco. Vivo kaj verko de Bertha von Suttner (de Petr Chrdle)
- Nicolau Dols pri Vundita vento (de Carlos Casares; trad. Suso Moinhos)
- Kalle Kniivilä pri La nekredebla aventuro de la misio Moresten’ aŭ kiel oni evitis mondmiliton en 1914 (de Eric Bernard Coffinet)
- Pascal Dubourg Glatigny pri En la mondon venis nova lingvo, Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins (de Gotoo Hitosi, José Antonio Vergara, Kimura Goro Christoph [red.])
- Wim Jansen pri Introduction to Interlinguistics (de Federico Gobbo)
Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)