BA38

Beletra Almanako 42

BA40 - ISBN: 9781595694300
174 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)
Bildoj: Vikipedio


  • Mendu ĉe UEA aŭ via landa libroservo!
  • Mendu ĉe Abebooks, Alibris aŭ ĉe multaj aliaj retaj librovendoejoj, kiel Amazon, Bookdepository kaj aliaj en multaj landoj.
  • Mendu ĉe Mondial (vidu malsupre).
  • Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo!
  • Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!
  • Foliumu ĉe Guglo en la bita (elektronika) versio kaj aĉetu
  • Saltu al la enhavtabelo

 

Aĉetu BA42 rekte de Mondial per kreditkarto:


    Per kreditkarto: (neesperanta teksto)
 

 

Spomenka Štimec: Translokiĝo de polica arkivo

En aprilo 1947, notis iu protokolo, esperantistoj alportis pianon kaj ekmuzikis. Estis la tempo de socialismo, gravis socia posedaĵo, ne privata. Esperantistoj restis tie muziki duonjarcenton. Disputoj pri akuzativoj foje estis pli laŭtaj. Kvindek jarojn daŭris la provizora uzo de la advokata ejo. Ni vivis en lando kie la provizoraj solvoj estis la plej longdaŭraj. Tiam oni jure forpelis nin. Nia advokato, oficanta en la strato Zamenhof, dum multaj jaroj gvidis la juran proceson por reteni nin en la ejo, sed en la jaro 1999 venis fino al liaj tribunalaj lertoj, kaj li devis transdoni la ŝlosilon de “niaj ejoj” al la aktuala posedanto. Ni timis kia estos la fakturo post tiom multaj jaroj da tribunala laboro, sed li trankviligis nin: neniom. ... (legu pli en BA42!)

 

Jesper Lykke Jacobsen: La Rezisto

Estis la unua tago, en kiu la peza odoro de la putra vintra ŝlimo cedis sian lokon al la tikla kaj ekscita parfumo de printempa humo. Freŝa vento karesis la pejzaĝon kaj ĉe la surfaco de la jam duone ŝpatita sembedo abunde serpentumis dikaj lumbrikoj, dum aro da oniskoj surprizite diskuris de sub ĉiu ŝtoneto, kiun Omar kurbdorse formetis kun la pacienco de veterana ĝardenisto, antaŭ ol denove enmanigi la ŝpa­ton por turni plian vicon da tero.

Per kontenta suspiro li rektigis la dorson kaj lasis la varmetan kaj bonodoran venton invadi liajn pulmojn. ...(legu pli en BA42!)

 

Elisa Zanni: Ordinara KOVIM-a tago

Alveni al la laborejo. Parki. Meti sian maskon. Eliri el la aŭto.
Partopreni kuniĝon en salono kun malfermitaj fenestroj, malgraŭ unu­grada frosto, ĉar ni estas multnombraj.
Konektiĝi skajpe kun alia fako. Elteni malbonan aŭdskajpan konekton.
Fari kiom eble plej rapide por ne longe restadi, pro la KOVIM-o. Kaj pro la malvarmo.
Fini la kuniĝon.
Malinfekti la tablojn. Malinfekti la klavaron. Malinfekti la muson, inklu­zive la radeton.
Fermi la fenestrojn.
Rapide rondiri la oficejojn por diri bonan tagon. Sen eniri la ofic­ejojn.
Konstati, ke Gérald jam estas alkoholita. Li recidivis post la unua endomiĝo. Tikla divorco. Diri al si, ke oni nenion povas ŝanĝi. Ke du­deko da retmesaĝoj kaj telefonalvokoj al la laboreja kuracisto nenion ŝanĝis. Esti senpova. ... (legu pli en BA42!)

 

Evgenij Ĥvalkov: Alrond kaj la magia vulpo

Ĉu vi aŭdis la historion de Alrond kaj la magia vulpo? Mi povas rerakonti ĝin al vi.
Ja magiaj vulpoj ankoraŭ vivas en iuj lokoj en la mondo ĝis hodiaŭ. Estas preskaŭ neeble kapti ilin, ĉar ili estas tre fortaj en magio. Kaj foje, kiam tia vulpo kuras tra la arbaro kaj tuŝas la branĉojn kaj arbustojn per sia vosto, fajreroj flugas de la vosto al la ĉielo, kaj tiam falas reen al la tero; homoj nomas ĉi tiujn fajrerojn falsteloj. Tamen kelkfoje magiaj vulpoj aperas inter la homoj. Jen kion rakontos nia historio.
Iam estis maljuna kavaliro loĝanta ĉe Kabo Bertoari, kaj li havis tri filojn. ...(legu pli en BA42!)

 

Mikaelo Bronŝtejn: La ursaj feloj

Ĉu pri la ursoj, gesinjoroj?
Ho ne, ili ne vagas sur la stratoj. Almenaŭ ne en mia grandurbo. Tamen jes, ili vivas ankaŭ en niaj arbaroj, tio estas, apud la finna land­limo. Sed ne multas, kaj ne tre grandaj ili estas… se mi komparu kun tiuj ursegoj de Alasko, kiujn montras National Geographic!
Jes, sinjoro Heinz, mi vidis ilin. Dufoje. Unu fojon – tute proksime. Somere, nokte.
Ne, ne. Imagu, ke en mia regiono somera nokto estas preskaŭ tago. Ho, se vi neniam vizitis la nordajn regionojn somere, vi apenaŭ povas imagi, tamen provu! Do mi veturis norden per mia Logan, kaj ĝi, la urso, eliris sur la vojon. ... (legu pli en BA42!)

 

István Ertl: Berta

Hodiaŭ ŝi ne iras al lernejo. La onjo instruistino jam scias kial.
Petra forpuŝas la litkovrilon. Mikk ankoraŭ dormas, sana salivo fluetas el la buŝanguloj. Estus bone ke li ronku en alia ejo, krome li komencas tro aĝi por resti nokte kun ŝi, sed Paĉjo bezonas ĉambron por dismeti siajn laborpaperojn, kaj plia spaco ne restas en la domo. Eĉ, en la gepatra ĉambro ekde nun dormos tri homoj.
Piedpinte ŝi rapidas al la dompordo por surmeti la kotŝuojn. Paĉjo ne ŝatas se ŝi bruas matene, kaj certe des malpli nun, post lia reveno kun panjo el la hospitalo.
Ekstere ŝi jam povas ekkanti, venas al la lipoj tio kion ili lernis lastan semajnon pri birdoj kaj vent’ printempa. ... (legu pli en BA42!)

 

Sara Spanò: La Diablo, (preskaŭ) certe

Frapo al la fenestra vitro.
Denove.
Okazas jam ĉiuvespere, kaj plurfoje, ekde kiam ili troviĝas tie.
Verŝajne temas pri malicaĵoj flanke de la najbaroj, inter kiuj estas la mastroj, tiuj malafablaj senkleruloj, kiuj neniam ŝatis ilin.
Aliflanke, estas sufiĉe da strangaĵoj en la familio.
Helena kondutas strange: ŝi neniam ridetas, ŝi ŝajnas havi nenian intereson, nenian ŝatokupon. Krome, ŝi havas malmultajn, sengustajn vestaĵojn. Tamen, ŝia edzo perlaboras bonan salajron en la fabriko en la Nordo, kaj ilia bankokonto ja estas prospera. Jen kial tiuj kiuj revenas por ferii al Sudo ne estas amike perceptataj. Ili estas tiom bonŝancaj: ili loĝas en grandaj oportunplenaj urboj, kiuj ja proponas multe da distraĵoj, kiel koncertojn, muzeojn, kulturajn eventojn, kaj somere ili venas ferii ĉi tien kaj ludas la rolon de viktimoj loĝantaj for de sia origina familio. ... (legu pli en BA42!)

 

Paulo S. Viana: Turka marŝo

LJe sia dek-kvar-jara aĝo, la knabo apenaŭ povis apreci la Turkan Mar­ŝon. La misteroj de Mozarto ankoraŭ kaŝiĝis trans la muroj de la apartamento. Sed tio estis komenco. Lia patrino, kruda en sia patrineco, konservis en sia interno ian delikatecon, kiu esprimiĝis muzike. Ŝi plenigis la vizitĉambron per Betovenoj, Baĥoj, Ŝopenoj kaj Bramsoj, kiujn nun – post kvindek jaroj, aŭskultataj per pli ol duonjarcentaj oreloj – li rigardis kiel subtilajn kompensojn al ia stumpa amo. Tiuj estis vinilaj sondiskoj, kiuj tuj prezentis novajn sibilaĵojn zumantajn sur sonoj, kiujn li ne plene kaptis, en sia simplanimeco. Li neniam tute perdos tian simplanimecon. La Alla Turca tamen troviĝis je lia atingebleco.
La pasio de la patrino estis muziko. ... (legu pli en BA42!)


Enhavo

Prezento (Probal Daŝgupto)

Originala prozo

  • Spomenka Štimec: Translokiĝo de polica arkivo
  • Jesper Lykke Jacobsen: La Rezisto
  • Elisa Zanni: Ordinara KOVIM-a tago
  • Evgenij Ĥvalkov: Alrond kaj la magia vulpo
  • Mikaelo Bronŝtejn: La ursaj feloj
  • István Ertl: Berta
  • Sara Spanò: La Diablo, (preskaŭ) certe
  • Paulo S. Viana: Turka marŝo

Originala poezio

  • Ĵenja Amis: Foriru, foriru, foriru…

Tradukita prozo

  • Virginia Woolf: La sinjorino en la spegulo (trad. Sten Johansson)
  • Lukiano: Falariso (trad. Gerrit Berveling)
  • Lukiano: Demonakso (trad. Gerrit Berveling)

Tradukita poezio

  • Benjamin Fundoianu: Piatra Neamț (trad. Ionel Oneț)
  • Carlos d’Abreu: Nuntempa portugala poezio: Carlos d’Abreu (De la marĝenoj viaventraj; Idoj de la suno kaj la luno; Longas la nokto; Nuda virino; La verdikto; Paula; Mi atendas la horon; Malriĉo; trad. Miguel Fernández)
  • Boris A. Novak: Du poemoj (Vojaĝado; Heredaĵo; leteroj de Leo Novak; trad. Spomenka Štimec)
  • Dante Alighieri: Paradizo. Unua kanto (trad. Mauro Nervi, Enrico Dondi, Giovanni Peterlongo)

Artikoloj kaj eseoj

  • Davide Astori: Kelkaj pripensoj okaze de la sepcentjariĝo de la forpaso de la Plejalta poeto
  • Sten Johansson: Distri aŭ edifi? Du pioniroj de la Esperanta romanarto

Intervjuo

  • Intervjuo kun Clemens J. Setz (Kalle Kniivila)

Recenzoj

  • Jorge Camacho pri Belarta rikolto 2020 (de pluraj aŭtoroj)
  • Anina Stecay pri La memoraĵoj de Julia Agripina (de Anna Löwenstein)
  • Jesper Lykke Jacobsen pri La malamiko de Putin (de Kalle Kniivilä)
  • Jan P. Sandel pri Palestino strangolata (de Jorge Camacho)
  • Hans E. Becklin pri Amikaro: Lernolibro de Esperanto (de Federico Gobbo)
  • Alberto García-Teresa pri Semilla de arrebol. Antología poética (1993-2019) (de Miguel Fernández)

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)