BA38

Beletra Almanako 49

BA46 - ISBN: 9781595694799
152 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)


 

Aĉetu BA49 rekte de Mondial per kreditkarto:


    Per kreditkarto: (kun parte neesperanta (angla) teksto)
 

 

Spomenka Štimec: Azilpetanto

La Kristnasko de la jaro 2022 finiĝis. La domoj ankoraŭ odoris je salamoj el kokosa raspaĵo, bastonetoj de Lucifero, pufaĵoj el aveloj, ĉoko­ladaj trianguloj kaj mielkukoj. Oni purigadis telerojn de franca salato kaj grumblis, ĉar abiaj branĉoj ĉi-jare tro rapide sekiĝis kaj jam er­iĝas sur la plankon.
Mi bezonis moviĝon kaj iris al la Esperanto-klubo por viŝi la ne­pet­itajn mesaĝojn en la komputilo. Por iom streĉi la krurojn. Por kontroli ĉu okazis neniu dumfesta damaĝo pro gajaj najbaroj.
Kaj en la komputilo kun amaso da negravaĵoj pendis unu helpokrio.
“Mi estas esperantisto el Burundio. Azilpetanto. Nun alvenis al Zagrebo. Ĉu vi bonvolus kontakti min? Mi nun estas en la domo por azilpetantoj Porin. Eric.” Familia nomo iom komplika.
Unu miliono da homoj klopodas eniri Eŭropon per ĉiuj vojoj. Ĉiu kun sia malfeliĉo. Eŭropanoj emas rigardi en alia direkto por ne devi enplektiĝi..…(legu pli en BA49!)

 

Cho Sung Ho: La amo de Emilia

“Emilia bonvolos gvidi vin. Ĉu ne, Emilia?”
Kun la trajtoj perfidantaj kontentegon la profesoro diris ĵetante alternan rigardon al mi kaj Emilia. Ŝi respondis nur per rideto, kiu ĉizis etajn kavetojn sur ŝiaj senpudraj vangoj.
Tiel komenciĝis mia renkontiĝo kun Emilia. Kvankam unu jaron malpli aĝa ol mi, ŝi estis fininta la doktoriĝan studadon en sia lando Anglujo kaj antaŭ monatoj kuniĝis kun la skipo de la profesoro ĉi tie en Kalifornio, dum mi estis nova studento el Japanujo, komencanta la kvarjaran periodon por doktoreco.
Dum unu aŭ du semajnoj Emilia mentoris al mi kun fervoro, mon­tr­ante kiel uzi diversajn maŝinojn kaj aparatojn aŭ klarigante aliajn aferojn, eĉ bagatelajn, bezonajn por la novico. Ŝi ankaŭ eksterlabore helpis min adaptiĝi al la cirkonstancoj nekutimaj al fremdulo. Ŝia vizaĝo, tamen, neniam alprenis fizionomion maleman pri ŝiaj ŝarĝitaj roloj, kio faris min plej kontenta. Kun rufeta hararo kaj profundaj lazu­raj okuloj, Emilia ne estis nur simpatia kaj nepretendema, sed krome estis dotita per tia beleco, kiu ne kompareblas kun tiu de ordinaraj junulinoj. Ŝi ekplaĉis al mi. ... (legu pli en BA49!)

 

Mikaelo Bronŝtejn: Kronvirusaj mikronoveloj

Mia apartamento situas en la kvina etaĝo. Ili aperis en la apar­ta­mento super la mia antaŭ du semajnoj – miaj novaj bruemaj najbaroj. Ekde la du­dek­dua horo kaj preskaŭ ĝis la noktomezo iu prancas, saltadas, galopas super mia dormoĉambro. Terura afero, se oni ŝatus endormiĝi!
Neniam ĝis hodiaŭ mi vidis la najbarojn. Pro la kvaranteno ĉiuj restadas hejme, kaj la neoftaj elhejmiĝoj, versimile, neniam koincidas. Samkaŭze mi ne vizitas la najbarojn por plendi pri troa bruemo, revante pri negranda malstreĉa skandaleto post la fino de la kvaranteno.
Hodiaŭ, elirinte, mi aŭdas supre nekonatajn voĉojn – la novaj najbaroj eniras la lifton por descendi. Mi haste kuras laŭ la ŝtuparo al la unua etaĝo por kapti ilin ĉe la elliftiĝo... (legu pli en BA49!)


Enhavo

Prezento

  • Anina Stecay

Originala prozo

  • Spomenka Štimec: Azilpetanto
  • Cho Sung Ho: La amo de Emilia
  • Mikaelo Bronŝtejn: Kronvirusaj mikronoveloj

Originala poezio

  • Liven Dek: Kvin poemoj (Kiam mi staras antaŭ poemo; Per la apenaŭa lumo de lanterno; Ĉe mispoeto...; Sen poezio...; Esploras la homa menso...)
  • Jorge Camacho: Kvar poemoj pri la neniigo de Palestino (Vodkon por ĉiuj; Omelas; Sippenhaft (1942-2023); Duoblaparolo)
  • Miguel Fernández: Gazao en la koro (Doloras la karno kaj bolas la sango...; Vi vojaĝis per trajnoj astmaj kaj agoniaj...; Amu la veron...; Starigu...)

Tradukita prozo

  • Ursula K. Le Guin: Tiuj kiuj marŝas for el Omelas (trad. Brandon Sowers)
  • Dino Buzzati: La blato (trad. Sara Spanò)
  • Longos: Dafniso kaj Ĥloa (trad. Gerrit Berveling)

Tradukita poezio

  • Chus Pato: Poemoj (MIA denaska lingvo; mi demandas min; Patro; Dialogo; Kontraŭ idoloj; Ne, la paradizo...; Fisterra; La semitaĵo ĝermas...; Mi estas tiu kuranta...; Pri la ŝafoj...; Se vi demandas...; Filiko disfendas la teron...; Kredu...; trad. Suso Moinhos)
  • Katri Vala: Poemoj (Miaj unuaj momentoj; La feinoj; Dio kaj mi; Sur la kajo de l’ Tero; Kaliko; Salika fajfilo; Trans la riveron; La nestarbo brulas; Nokta ĉielo; La maro kantas al la tero; trad. Jouko Lindstedt)

Intervjuo

  • Suso Moinhos: Intervjuo kun Vimala Devi

Teatro

  • Luiza Carol: La ŝtuparo de amo. Imaga epilogo por la opero La Bohème de Puccini

Artikoloj kaj eseoj

  • Wim Jansen: Literaturo kaj lingva evoluo
  • Ulrich Lins: De spacveturo al Esperanta vortordo
  • Jan Gielkens: Himno al la vivo. Rememoroj pri kolego (trad. István Ertl)
  • Sten Johansson: Smolanda kvodlibeto

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)