Beletra Almanako 50
BA46 - ISBN: 9781595694850
168 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)
- Mendu ĉe UEA (baldaŭ!) aŭ via landa libroservo!
- Mendu rekte ĉe Mondial (en nia NOVA reta vendejo!!).
- Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo!
- Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!
- Foliumu ĉe Guglo en la bita (elektronika) versio
- Saltu al la enhavtabelo
Aĉetu BA50 rekte de Mondial per kreditkarto: Per kreditkarto: (kun parte neesperanta (angla) teksto) |
|
Gunnar Gällmo: Mokrokalvo la gigantegegego
Kiel dirite, la azoj antaŭvidis ke Toro elektu, kiel helpanton, Tiron, Odinon aŭ similan militeman heroon jam multon spertintan.
Sed Toro alimaniere decidis. Dum antaŭa aventuro li ekhavis helpanton, Ĉalvio nomata; kaj ŝajnas ke la knabo faris sur li bonan impreson.
Do al Ĉalvio li nun donis la taskon helpi lin.
Supozeble ankaŭ Rungniro kredis ke Toro elektos kunbatalanton enormegan; kaj ĉar li ne tute fidis sian propran kapablon venki Toron, li ja komprenis ke, se li povu venki la maljunan tondrodion, li devos certigi al si – nu ja – ian helpanton de tute speciala speco.
Kaj li do decidis provi, en la estonta batalo, psikologiajn metodojn.
Se la azoj ne lasis sin impresi de ordinaraj gigantoj, kiom ajn grandaj tiuj tamen estas, li pensis, nu, ĉiukaze, certe, ili, tiel nepre estas, lasos sin esti tutsimple frakasitaj, se ili renkontos giganton eĉ pli grandan, enorme pli grandan; ĉu ne?
Kaj li, kune kun siaj amikoj, do, ekprojektis la pramodelon de ĉiuj megalomaniaj planoj:
Ili decidis krei la giganton de gigantoj, ĉiuj kategorioj, tutsimple la plej grandan el ĉiuj gigantoj, gigintoj kaj gigontoj. (Pardonu al ili la nefundamentan gramatikon. Gigantoj estas tiaj.)…(legu pli en BA50!)
Sten Johansson: Televivo
“Post kiam oni forigis la Muron, mi supozus ke ne plu estus dividitaj urboj, sed...”
“Kiun muron?” demandas Kloe kaj skuetas la kapon, tiel ke ŝiaj bukloj ŝajnas ĵetiĝi el la ekrano.
“Kiun? La nian, kompreneble. La Berlinan.”
“Ĉu vi vere kredas je tiu blago?”
“Kia blago? La muro ja disigis la orientan kaj okcidentan Berlinojn dum jardekoj ĝis la reunuiĝo.”
“Jen falsa historio, laŭ tio kion mi vidis en Smartview. Oni starigis la tiel nomatajn restaĵojn de muro por trompi nin kaj kredigi ke ĉio jam estas perfekta. Neniam ekzistis vera muro.”
“Vi estas freneza! Kompreneble ĝi ekzistis, kaj oni pafmortigis homojn, kiuj provis transiri.”
“Certe oni ja mortigis homojn. Tio okazas senĉese eĉ sen muroj.”
Mi ne scias, ĉu aliaj paroj da geamantoj tiel kvereletas pri aferoj, kiuj ne vere tuŝas ilian interrilaton, kaj kiujn ili mem neniam povos kontroli. Verŝajne jes.…(legu pli en BA50!)
Mikaelo Bronŝtejn: Min prenu!
La katino vivanta en la domo de Janĉjo ricevis de la panjo la nomon Katja. “Ĉu povas esti pli taŭga nomo por katino?” – diris ŝi. Por la senrasa hundeto vivanta en la domo la panjo rezervis la nomon Bruĉjo. Ja jes, pro ĝia bruemo ĉe veno de neŝatata vizitanto. Inter tiaj estis, ekzemple, la poŝtisto kun timiga leda sako da leteroj kaj la ŝajĥet, ĉiam kunportanta incitan odoron de sango. Cetere, propran nomon posedis eĉ la kokino kiu vivis en la domo, en ĉiu dua tagmezo ellasante freŝan ovon sur tapiŝeton ĉeporde. Do por la aktuale vivanta kokino pretis la konstanta nomo Indale. La hejmbesta triopo kunvivis amike, ili eĉ dormis premante sin unu al la alia, dum vintraj noktoj, ne tre varmaj en la hejmo pro ŝparema hejtado – ja karbo por hejti la fornon kostis tro. Tiu kunvivado estis mirinda por la gastoj sed ne por Janĉjo, kiu en sia sesjara aĝo estis akceptata en la amika animala kompanio kiel plenrajta membro. Ankaŭ por dormi kune apud la estingiĝanta forno…(legu pli en BA50!)
Carlo Minnaja: Sopirata renkontiĝo
Vetero griza, malinvita al elhejmiĝo; nigraj kumulusoj opresis la maloftajn vojantojn minacante per pluvo; fragmentoj de sunlumo montriĝis malproksime, sen espero de baldaŭa alveno, sed mi rapidis al la loko de la rendevuo. Mi sopiris revidi ŝin post jaroj; ĉu kun espero? espero pri kio? Mi mem ne sciis; mia koro tumultis, mi konstruis al mi jam la renkontiĝon, preparis miajn vortojn, klopodante ilin kongruigi kun la supozataj respondoj de ŝi.
– Luiza, ni delonge ne renkontiĝas; kiel vi fartas?
Ŝia robo estis helgriza, kun floroj desegnitaj kaj kun orde, preskaŭ skrupule, aranĝitaj faldoj, gladitaj. Tiun robon mi ne ŝatis, ŝi ĝin surhavis antaŭ pluraj jaroj ĉe iu nia renkontiĝo, kiu poste montriĝis la lasta. Ĉu ŝi intence elektis surmeti ĝuste tiun? Ĉu por rekrei momenton? Haroj nigraj, krispaj: la ŝiaj, ĉiamaj. Mi, kiam knabo, revis pri hararo blonda, longa, bukla, sed ne gravas: ŝi aspektis aminda ĉiufrize.
– Ne malbone; jes ja, ni ne plu renkontiĝis ekde kiam vi min forlasis abrupte, voste al la jupo de tiu nova pseŭdoamikino.
Hm, hm… la suspekto, ke la vesto estis intencita fariĝis pli forta. Ŝia voĉo atingis min kvazaŭ el foro, aŭ tia mi ĝin perceptis.…(legu pli en BA50!)
Debra Hamel: La bona najbaro
Ŝi ne sciigos sian edzon. Mikaelo nur plendus, kiel kutime, ke ŝi revemas, senatentas, ne pensemas – ne tute senkaŭze, ŝi devis konfesi. Lastatempe, forgesinte malŝalti la fornon, Rozo detruis multekostan paton, geedziĝdonacon de sia bopatrino. Lian koleron ne mildigis ŝia klarigo: finfine endormiginte la bebon, ŝi komencis kuiri vespermanĝon, sed oni telefonis, kaj telero falis, kaj Lilio vekiĝis kriante. Meze de ĉio ĉi, la pato fume brulis. Li aŭskultis ŝin, lipojn kunpremitaj, kaj foriris por televidi, skuante la kapon. Li multe komunikis per kapskuado.
Hodiaŭ, trarigardante poŝtaĵojn dum malofta libertempo, Rozo ŝire malfermis koverton kaj elkovertigis leteron antaŭ ol legi la nomon de la adresito. Tion ŝi tuj bedaŭris. “Kara,” ĝi komenciĝis. “Mi skribas, ĉar…” Nun Rozo legis la koverton: la intencita ricevonto, Stefano Sawyer, loĝis ĉe la sama strato, sed en la numero 72 anstataŭ 27.…(legu pli en BA50!)
Cho Sung Ho: Tri koncertoj de Khatia
Tio okazis hazarde antaŭ kelkaj jaroj, ke mi unuafoje spertis ŝian prezentadon. Poste mi spektis du pliajn ŝiajn koncertojn. Khatia Buniatishvili. Ŝi estas mondfama pianistino el Kartvelio.
1
Spektado de ŝia recitalo ne estis celata de komence. Mi estis rezervinta alian koncerton, kiu poste nuliĝis neatendite. Mi serĉis alternativon kaj apenaŭ sukcesis aĉeti bileton por ŝia koncerto. Ŝajne temis pri sidloko malrezervita de ŝatanto, ĉar ĝi estis en tia loko, ke eblis detale vidi de proksime ŝiajn trajtojn kaj ludantajn manojn.
La spektantoj, kiuj ŝtopis la vastan halon escepte de kelkaj sidlokoj en balkonoj, atendis la pianistinon senspire. Meze de laŭta aplaŭdo Khatia vestita en dekoltita, scintilanta ruĝa robo aperis sur la scenejo kaj klinsalutis la spektantaron. La aplaŭdo apenaŭ dampiĝis, kiam ŝi sidiĝis ĉe la piano kaj komencis ludi la unuan pecon. Kun senstreĉa mieno ŝi ludis aplombe pecon post peco, kvazaŭ la klavaro estus ŝia tuta mondo kaj ŝia unusola ripozejo. Jen sindetene. Jen ekstravagance. Dum ŝi ludis la pecon Hungara rapsodio n-ro 2 de Liszt, ŝi eĉ duonstariĝis levante sian lumbon super la tabureton kaj frapegis klavojn kvazaŭ frakasante la instrumenton.
... (legu pli en BA50!)
Ulrich Becker: Pordoj
Pli ol unu fantomo hantis Eŭropon en la pasinta jarcento.
Sole Germanion hantis eĉ kelkaj el ili. Se la vetero kulpus, oni povus kompreni la humorojn de la lando. Ŝtormoj ŝanĝiĝas ĉi tie al bluĉielaj sunaj ondegoj. Neĝofalo interŝanĝiĝas kun dolĉaj printempaj florodoroj. Pluvetoj kaj inundoj finiĝas en kampoj kovritaj de polvoj.
Sed la vetero ne kulpas. La germanoj, ene de nur unu jarcento, komencis per soifado je granda milito – ili incendiis Eŭropon kaj sekve perdis sian imperion. Ili poste ĵetiĝis en jardekon longan karnavalon kaj, ankoraŭ ebriaj, interbatalantaj kaj seneliraj, postkuris danĝeran klaŭnon, kiu kondukis ilin en duan mondan militon vundantan la planedon por ĉiam. Ili devis akcepti la dividon de sia lando en du landetojn, el kiuj unu vegetis kaj subpremis, dum la alia forgesis kaj dominis. Ili fine reunuigis la du landetojn kaj daŭrigis la ludon de retenemo kaj dominado.
Ne kulpis la vetero.
Kulpis miaj geavoj, iliaj gepatroj kaj la tuta idaro. Kulpis la grandaj ĉiesaj nenifaroj kaj nenipensoj, la monavido kaj la amuziĝozo, sed ĉefe kulpas la izoliĝo: se oni kredas sin supera, oni izoliĝas kaj fremduliĝas kaj forgesas amikojn kaj iam kraŝos, kaj tiel okazis, plurfoje, ene de tiuj cent jaroj.... (legu pli en BA50!)
Enhavo
Prezento
- Probal Daŝgupto
Originala prozo
- Gunnar Gällmo: Mokrokalvo la gigantegegego
- Sten Johansson: Televivo
- Mikaelo Bronŝtejn: Min prenu!
- Carlo Minnaja: Sopirata renkontiĝo
- Debra Hamel: La bona najbaro
- Cho Sung Ho: Tri koncertoj de Khatia
- Ulrich Becker: Pordoj
Originala poezio
- Krys Williams: Oazo
- Luiza Carol: Balado pri la grafo Trubaduro
Tradukita prozo
- Grazia Deledda: Nokte (trad. Carlo Minnaja)
- Roberto Pérez-Franco: Tri rakontoj kaj poemo (Notoj pri Paradizo; En la akvofluo; La cirko; La donaceto (trad. Norberto Diaz Guevara, reviziis Jorge Rafael Nogueras kaj la aŭtoro)
- Longos: Dafniso kaj Ĥloa. Dua libro (trad. Gerrit Berveling)
- Iñaki Goitia Lucas: Kvar mikronoveloj (trad. Liven Dek)
Tradukita poezio
- Robindronath Tagor: La invento de la ŝuoj (trad. Probal Daŝgupto)
- Krisztina Tóth: Orient-eŭropa triptiko (trad. Stela Besenyei-Merger)
- Zsuzsa Rakovszky: Decline and Fall (trad. István Ertl)
- Luofu: Du poemoj (Pro la vento; La funebro de poemo ; trad. Ardo)
- Ronald Euler: Poemoj (Koko-Fric’; Kun malfermitaj okuloj; Panjo; Kune; Korbatado; Muelista vorto; La rideto de l’ patro; Por lasta fojo; trad. Benoît Philippe. )
Artikoloj kaj eseoj
- Abel Montagut: Pri la eksterteranoj en Poemo de Utnoa kaj en ĝiaj - sciencfikciaj fontoj
- Jesper Lykke Jacobsen: Pri la utilo krei grandegan korpuson de Esperantaj revuoj
- Ulrich Lins: Teruo Matsumoto – japano en Pollando. La escepta vivo de esperantista edzo
- Gerrit Berveling: El mia vivo ĝis la 80-jariĝo
- Lusin: Hazardaj pensojto (trad. Hu Shenghao)
- Miguel Fernández: La vorto kaj la vento kaj ties eĥo en la nuntempa hispana literaturo
Recenzo
- Valentin Melnikov: pri Nordo. Amo de Mikaelo Bronŝtejn
- Emanuele Regano: pri Kandido, aŭ Optimismo de Voltero, trad. Sergio Pokrovskij
- Federico Gobbo: pri J.R.R. Tolkien the Esperantist. Before the arrival of Bilbo Baggins de Oronzo Cilli, Arden R. Smith, Patrick H. Wynne
- Antonio Valén: pri Semo de matenruĝoj de Miguel Fernández
Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)