Beletra Almanako 51
BA51 - ISBN: 9781595695062
150 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)
- Mendu ĉe UEA (baldaŭ!) aŭ via landa libroservo!
- Mendu rekte ĉe Mondial (en nia NOVA reta vendejo!!).
- Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo!
- Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!
- Foliumu ĉe Guglo (baldaŭ!)
- Saltu al la enhavtabelo
Aĉetu BA51 rekte de Mondial per kreditkarto: Per kreditkarto: (kun parte neesperanta (angla) teksto) |
|
Sten Johansson: Neŭtrale
Li vekiĝas pro terura krako ie eksterdome. Dum kelkaj sekundoj li kuŝas senmove en la absoluta mallumo, klopodante kompreni, kio okazis kaj kie li estas. Ĉu ree en Hispanio, kie la faŝistoj atakas? Apud li en la lito iu eksidas. Ĉu Sigrid? Ne, tio ja delonge ne plu okazas. Tamen ŝi time ĝemas:
“Jen bombo! La rusoj bombas!”
Estas Saara, kompreneble. Tion klare montras ŝia finna akĉento. Li ja estis kun ŝi hieraŭ vespere, sabate, kaj nun ili dividas ŝian mallarĝan liton en la ĉambro ĉe Magasinsgatan en Luleå.
“Stultaĵo!” li diras kaj deskuas ŝian manon de lia nuda brusto. “Kial ili bombus ĉi tie?”
Fakte ili ja bombis en Pajala antaŭ du semajnoj, 230 kilometrojn pli norde. Pro misorientiĝo, laŭdire. La sovetia aviadisto kredis ke tio estas Rovaniemi. Iom strange. Ŝajnas al li neeble preni la vilaĝon Pajala en Svedio por la ege pli granda finnlanda urbo 150 kilometrojn pli sudoriente. Iel mirakle tamen mortis neniu pro tiu misbombado.…(legu pli en BA51!)
Grigorij Arosev: 1986. Dio kaj tajpilo
– Kio estas la plej grava pri ĝi?
– El scienca vidpunkto?
– Ĉio kune. El scienca, el homa, el natura...
– Interesa demando. La plej grava, eble, estas ke ĉi tiu kometo fariĝis la unua pruvita okazo de reveno de kosma objekto. Tio signifas la unuan okazon de periodeco. En la deksepa jarcento, ne en la dudeka, elkalkuli kaj konjekti ĉi tiun fenomenon estis neimagebla atingo. Sed Edmond Halley ja sukcesis tion pruvi. Kaj oni memoru, ke li tiam estis ankoraŭ tre juna. Krome, Halley antaŭdiris la venontan aperon de kometo: post sepdek ses jaroj, kaj ĉi tiu prognozo estis konfirmita post lia morto. Kvankam komence oni primokis lin.
– Profesoro, kiom longe li vivis?
– Vere longe eĉ por nia tempo, des pli por tiu epoko. Se mi ĝuste memoras, li mortis iom malpli ol naŭdekjara.
– Kio okazis al la kometo pli frue?
– Kometoj estis videblaj kaj vidataj, diversaj homoj en malsamaj tempoj priskribis ilin sufiĉe detale kaj bunte… (legu pli en BA51!)
Laure Patas d’Illiers:Verda pordo en ĉielarko
Ruĝa? Kial ili farbis sian enirpordon ruĝa? La ŝia restis griza, kiel ĉiuj pordoj de ĉiuj etaĝoj. Enirporda koloro seninteresas. Nu, malfermi tiun stultan ruĝan pordon. Kie estas ilia salono? Vidalvide, trans malfermita pordo. Kie estas iliaj florpotoj? Ho, kiom da? Unu, du... naŭ rondaj kaj du longaj. Hodiaŭ ŝi ne havas tempon por tiom akvumi, ŝi revenos morgaŭ. Kial ŝi konsentis? Ŝi perdos tempon akvumante tiujn damnitajn plantojn. Kial ili petis ŝin? Kompreneble ĉar ŝi loĝas sametaĝe. Kial ŝi ne rifuzis? Fakte, ŝi ne havis tempon, la dialogo daŭris apenaŭ minuton, jen la ŝlosilo, dankon, tuj Karlito foriris. Ba! Devas esti kutimo en Parizo akvumi plantojn de najbaroj dum ferioj.
Mardon vespere ŝi iras akvumi la malbenitajn plantojn. “Dufoje semajne sufiĉas” klarigis Karlito, “Tutsimplas, se folioj malsupren pendas, tio signifas, ke planto soifas”. La plantoj ja pendigu siajn foliojn, aliokaze ŝi certe ne vidos ke ili soifas, pri plantoj ŝi senkompetentas… (legu pli en BA51!)
Spomenka Štimec: Vojaĝo al Simo
Japanio kaj Svislando festis en la aŭtuno de la jaro 2014 la 150-jariĝon de siaj diplomatiaj rilatoj. Tial el la Arta galerio de la svisa Berno alvenis por ekspozicio impona sendaĵo kun pentraĵoj de la plej fama svisa pentristo, Ferdinand Hodler (1853-1918). En la japana oni eldonis luksegan katalogon sub la titolo Renkonte al ritmaj pentraĵoj. La ekspozicioj okazis en Tokio kaj Kobe. Mia japana amikino Krizantemo tiusomere kuiris en mia hejmo en Zagorje fumaĵitan angilon por siaj kroataj amikoj. Kiam la gastoj foriris, ni sidis antaŭ la malnova domo kaj trinkis teon.
– Nun estus bona momento eldoni vian libron Hodler en Mostar en la japana. Kiom multe tradukis via tradukinto?
Krizantemo kaj mi konatiĝis en la jaro 1973 en Sarajevo. Ĉe Internacia Junulara Kongreso, la IJK. Ni ambaŭ dum la sekvaj jaroj, ekde la tempo de TEJO-aĝo, aktivis en Universala Esperanto-Asocio, kiun en la jaro 1908 fondis en Ĝenevo ĝuste la sola filo de la pentristo Ferdinand Hodler, Hector Hodler… (legu pli en BA51!)
Trevor Steele: Analoj de feliĉa epoko
Ĉi-jare, anno domini 2035, forpasis imperiestro Donaldo la Unua, profunde funebrata de ĉiuj, kiuj gravas. Ĉar lia unua filo mortis en enigmaj cirkonstancoj pasintjare, imperiestro Eric la Unua nun regas, kvankam multaj dubas, ĉu li plene heredis la forton de sia patro por ekstermi malamikojn.
Oni povas supozi, ke Donaldo 1 sur la mortolito estis kontenta pri siaj atingoj, kiuj ja estis senspirigaj. La iom plumpa termino Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko cedis al simpla Amerika, kaj la iamaj Kanado, Aŭstralio, Gronlando, Meksiko, kaj kompreneble Panamo nun apartenas al tiu glora Amerika. Ŝajnas, ke Brazilo baldaŭ atingos tiun saman statuson. Ni ĉiuj dankas, ke en la kernregionoj de la Imperio personoj kun fremdaj aspekto, religia kredo aŭ politika ideologio estas forigitaj, kaj la hidaj danĝeroj de rasmiksado ne plu minacas… (legu pli en BA51!)
Yin Jiaxin: Bovlo da agariksupo
En printempo post pluvego tre rapide kreskas plantoj, precipe bambuŝoso. La 8a de aprilo, 2024 estis lia kvardeka naskiĝtago. Tiun tagon li restis libera hejme, dum la edzino laboris en fabriko kaj la dekkvinjara filo vizitis la lernejon. Li intencis por tagmanĝo kirle friti freŝan bambuŝoson kun fumaĵita porkaĵo, kiu plaĉas al la edzino kaj la filo. Frumatene li kun korbo eniris la bambuaron malantaŭ sia domo. Fosinte kelkajn bambuŝosojn, li ekreiris, kiam li trovis, ke troviĝas multe da sovaĝaj agarikoj starantaj surtere en la apuda malgranda arbaro. La griza agariko aspektas kiel ĉampinjono. Kvankam ĝi estas venena, tamen, foriginte la verdan tavoleton de ĝia interna flanko, oni povas kuiri ĝin por manĝi. Kaj ĝia gusto estas pli bona ol tiu de ĉampinjono. Do li kolektis iujn agarikojn.
Ĉe la tagmezo li kuiris tri pladojn kaj supon el agariko kun kirlita ovo. La supo alloge bonodoris, tiel ke li deziris gustumi iomete. Sed li ne certis, ĉu ĝi estas sekura... (legu pli en BA51!)
Mikaelo Bronŝtejn: La genezo
Mergiĝoen la historion de sia familio, serĉado de la radikoj, kreskigo de genealogia arbo, certe, estas okupo amuza kaj fascina. Kelkaj miaj konatoj fervore serĉadas antaŭjarcentajn dokumentojn, fotojn kaj aliaj pruvojn pri sia nobela aŭ almenaŭ intelektula deveno. Koncerne min, mi opinias tiun ĉi okupon ne nepre bezonata; ĝi havigas nenion, krom persona fiero kaj fanfaronado antaŭ geamikoj. Sed mi aprobas ĝin. Mi envias. Mi sincere envias.
Ĉar se mi komencu fosi la devenon de miaj prauloj, tiu fosado estos tute ne longdaŭra. Plej verŝajne mi haltus ĉe miaj geavoj, pli profundan fosadon baras la muro de forgeso, tio estas, absoluta manko de la bezonataj dokumentoj... (legu pli en BA51!)
Enhavo
Prezento
- Probal Daŝgupto
Originala prozo
- Sten Johansson: Neŭtrale
- Grigorij Arosev: 1986. Dio kaj tajpilo
- Laure Patas d’Illiers: Verda pordo en ĉielarko
- Spomenka Štimec: Vojaĝo al Simo
- Trevor Steele: Analoj de feliĉa epoko
- Yin Jiaxin: Bovlo da agariksupo
- Mikaelo Bronŝtejn: La genezo
Originala poezio
- Humphrey Tonkin: Epitalamo por Lidia kaj Briano – majo 2024
Tradukita prozo
- Roberto Pérez-Franco: Vivo (trad. Norberto Díaz Guevara kaj la aŭtoro)
- Serhij Ĵadan: Tiu, kiu vin varmigas en la nokto (trad. Kalle Kniivilä)
- Mati Unt: La foriro de Helgi Sallo (trad. István Ertl)
- Mudlum: La apartamento numero 43 (trad. István Ertl)
- Ilmar Jaks: Ekzilito malkovras suneklipson (trad. István Ertl)
- Simona Klemenčič: Domo sen speguloj (trad. la aŭtorino)
Teatro
- Luiza Carol: Trans la nebulo. Imaga sonĝo de Puccini
Artikoloj kaj eseoj
- Probal Daŝgupto: Nia vivo sen Renato (1941-2025)
- Probal Daŝgupto: La pozicio de la angla en Barato. Prelego en Japana Esperanto-Instituto, Tokio, 2001
- Vinko Ošlak: Du iluzioj pri Esperanto
Recenzo
- Ryszard Rokicki pri Vortfarado en Esperanto. Funkcigramatika analizo de Wim Jansen
- Miguel Fernández pri Sinjorino en ruĝo sur griza fono de Miguel Delibes, trad. Antonio Valén
- Debra Hamel pri La granda kaldrono de John Francis
Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)